Friday, April 30, 2010

Serio de santendaro en Katmando finiĝis



Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo) parte okazigis la sa serion de santendaroj kiu okazis en kvin diversaj vilaĝoj ĉirkaŭ Katmando finiĝis hodiaŭ, la 29an de aprilo, 2010. La programo finiĝis post fonidiĝo de Buddha's Light International Associaton - Young Adult Division (BLIA-YAD) ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu.
EKKo loke organizis la eventon. La membroj vizitadis al la vilagxoj por arangxi lokojn, volutulojn kaj gvidis la grupojn de voluntulojn por prepari la tendarejojn. Cxi foje, EKKo mem ne kolektis donacojn kaj ne pagis monon por la elspezoj sed gxi zorgis pri acxetaj aferoj, transportaoj kaj tiel plu. La klubo do tiel farigxis fiera parto de la internacia evento, farita por disvastigo de Budhismo. Tia manere, la klubanoj povis lerni kiel bone oni gxin oranizas.
Parolande dum la finprogramo, honorinda Bonzo Hui Xian, la ĉefo de Fo Guang Shan Delhi Buddhist Centre, diris ke la organizintoj estas tre feliĉa havi la ŝancon veni en Nepalo por servi la popolon je nomo de la Budho. "Estis nepre tre interesa sperto," li diris.
Li ankaŭ gratulis al la membroj de la nova BLIA-YAD Katmando-branĉo.
Honorinda Sukha Bhante de Pranidhipurna Mahavihar diris ke la kuracisto-teamo faris laŭdindan laboron en Nepalo, servante al popolon kiuj suferadis je diversaj malsanoj de jaroj.
Anil Ratna Tuladhar, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Katmando, diris ke la klubo-membroj estas feliĉaj havi la ŝancon esti parto de tiu santendaro kun nobla kialo.
Honorinda Rupshila Guruma dankis al la organizantoj, kuracisto-teamo kaj la voluntuloj kiuj sukcesigis la progrmon.
Honorinda Hui Xian disdonis memoraĵojn al la novaj membroj de BLIA-YAD kaj disdonis aplaŭdo-leterojn al voluntuloj kaj aliaj kontribuantoj. Je la fino okazis kultura programo, kiuj ĉefe depiktis la tradiciajn budhismajn dancojn de Katmando.
Serio de santendaroj en Balambu, Sitapaila, Khokna, Thecho and Tokha okazis de 22an ĝis 29an de april. La tendaroj kuracis malsanuloj de dentaj, virinaj, ostaj infanaj kaj ĝeneralaj sanproglemoj.
La tendaroj okazis ĉePranidhipurna Mahavihar de Balambu la 22an, April kaj 24 April; ĉeKarma Lekshy Ling Institute of Sitapaila la 23 April, ĉeJitapur Gandhakuti Vihar de Khokna la 25 April, ĉeWeluwanaram Vihar de Thecho la 26 April kaj ĉeBuddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27 April. Proksimume, 500 malsanuloj de 5 ĝis96 jaraj, el ĉirkaŭaj vilaĝoj profitiĝis per la tendaroj. Ĉiuj vilaĝoj situas ĉirkaŭ 7 aŭ12 kilometroj for de la urbocentro kaj loĝas tie ĉefe la Nevaroj.
La kvintaga santendaro komenciĝis la ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu per religiaj ceremonio la 22a de aprilo. kaj Community Health Centre, ĉe la Mahavihar, ankaŭ estis inaŭgurita dum la sama okazo.
La tendaroj estis organizitaj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, India; BLIA-YAD, Delhi, India kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. La programo estis loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo).
22 membra teamo de Tajvanaj, Ĉinaj kaj Malajziaj kuracistoj, flegistinoj kaj famacistoj kunekun ĵurnalistoj alvenis en Katmando la 21an de aprilo.

Saturday, April 17, 2010

Alia santendaro de EKKo

Buddha's Light International Association, Pradnithi Purna Mahabihar, Esperanto-Klubo de Katmando kun lokaj kluboj okazigos ses santendarojn en aprilo en ses vilagxoj cxirkaux Katmando. En cxiu vilagxo okazos kvin apartaj tendaroj pri dento, infano, virinaj malsanoj kaj gxeneralaj malsanoj. Tiuj tendaroj okazos cxe Budhismaj monahxeoj. Dank' al tiuj monahxejoj kiuj konsentis doni al ni spacon.

2010/04/22 Santendaro cxe Balambu (1)
2010/04/23 Santendaro cxe Sitapaila (2)
2010/04/24 Santendaro cxe Balambu (3)
2010/04/25 Santendaro cxe Khokna (4)
2010/04/26 Santendaro cxe Thecho (5)
2010/04/27 Santendaro cxe Tokha (6)

Esperanto-Koubo estas felicxa havi sxancon kunlabori por tiuj afablaj organizajxoj kaj kontribui al la malricxa societo, kies atingo al sanaj servoj de la registaro estas malofta.

Ni atendas viajn konstribuojn, sugestojn kaj helpojn.

Thursday, March 18, 2010

Venis Jacob el Danio al EKKo

Jacob Nordfalk el Danio venis al EKKo-kunvenejo por kuragxigi la membrojn. Cxe estis Anil, Sarmila, Navindra kaj Razen dum la kunveno. Li bone klarigis ke praktikado de Esperanto helpos homojn pli flue komuniki. Li ankaux diris ke estus bonege se ni povos arangix vojagxon al Danio dum la UK venontjare.

La prezidanto de EKKo Anilo klarigis ke EKKo planas okazigi 16 santendarojn en Aprilo, en kvar vilagxoj cxirkaux Katmando.

EKKo prezentis malgrandajn donacojn al li.

Friday, February 12, 2010

Aperis la unua numero de "Katmando"


Aperis la unua numero de "Katmando" la bulteno de EKKo. Vo povas trovi ensxuti gxin al via komputilo kaj legi en formato PDF, musklakante al jena retloko.

http://ur.lc/gvo

Deziras al vi felicxan legadon. Ni atendas vian sugeston kaj subtenon.

Tuesday, January 19, 2010

Fotoj pri EKKo-Kunveno 2010



Monday, January 18, 2010

Okazis EKKo-Kunveno 2010

EKKo-Kunveno 2010
Estis nia granda revo okazigi kunvenon por la tuta aro de geesperantistoj de Nepalo. Ekde fondiĝo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), ni revis pri tio. Ni volis vidi kiom granda estas nia verda societo en Katmando. Ni volis sidigi tiujn kiuj lernis Esperanton de Tibor Sikelj (antaŭ 50 jaroj) kaj tiuj kiuj lernis ĝin nur antaŭ kvar monatoj ĉe la sama tablo.

Unue ni kolektis monon, el niaj propraj poŝoj; ni ne volis peti donacojn al eksterklubanoj por tio. Unue ni kalkulis pri la estontaj gastoj. Ni havis nomojn kaj retadresojn aŭ telefonnumerojn de ĉirkaŭ 60 homoj kaj ni esperis ke ni povos kolekti almenaŭ 50 homojn. Bonege. Estis sezono de geediziĝceremonio kaj do estis malfacila trovi lokon. Finfine ni trovis kunvenejon kiu nomiĝas "Green Party Palace", ĉe Jamal, je la centro de Katmando. Estis luksa kaj do multe kosta, laŭ nia nivelo. Teman plaĉis al ni ĉar ĝi portins la verdan nomon.

Unue ni intencis regali niajn per tagmanĝo kaj poste ni decidis ke ni nur donos al ili teon kaj kukaĵojn ĉifoje. Jen, ni printigis unu grandan afiŝon por pendi tra la strato kaj du grandajn afiŝojn por meti en la kunveno-halo. Kaj ni ankaŭ printigis 100 invitkartojn. Ni iomete volis oficialigi la eventon. Tio ne estis kutima en nepala estoso kie oni devas partopreni eĉ en naciaj kongresoj de NEspA laŭ mallongaj retmesaĝoj senditaj nur antaŭ tri tagoj de la evento. Ni skribis nomojn de pli ol 50 homoj kaj komencis disdoni ilin.

Unue, ni planis viziti al la NEspA Oficejo kaj peti nomliston kaj adreson de NEspAnoj. Estis planita viziti tien la sabaton antaŭan kaj vizitonte ni sciis ke tio ne eblos ĉar dum tiu tago, okazos edziniĝfesto de Miranda kaj ĉiuj NEspAnoj anstataŭe iris al la templo. Ni donis invitkartojn al kelkaj ĉe la templo. Ni finfine trovis Baraton kiu promesis ke li venos al la asocio la lundon por helpi per tio. Sed li poste diris ke li ne povos tion fari ĉar li devis lasi Katmandon (tiom urge!). Do, per la informon ĉe www.razeno.net, ni telefonadis al ĉiuj kaj petis ĝustan hejmo-adreson. Multaj estis nur nomoj, kelkaj troviĝis sed diris ke ili ne havas intereson pri Esperanto, kelkaj jam vivas en aliaj landoj. Kaj nur kelkaj homoj diris kie ili ekzakte povas troviĝi. Do, ni kuris al iliaj hejmoj, oficejoj. Kelkaj homoj laboris kune kaj do estis facila lasi la katrojn tie.

Okazis tiel. Cetere, nia intereso estis venigi malnovajn geesperantistojn kiuj lernis el Tibor aŭ Simo, laŭ mi estis "veteranojn". Ni sukcesi kontakti al Shree, Baikuntha, Nutananda, Triratna. Intertempe ni aŭdis pri Universala Asocio pri Frateco, kiu celas disvastigi Esperanton tutmende. Estis Uday Mojan kiu zorgas pri nepalaj aferoj.

Poste ni dissendis invitkarton per retleteroj al ĉiuj kiuj havis retadreson, estis ĉirkaŭ 50. Samtempe ni anoncis pri nia evento en "Facebook" kaj Monda Kalendaro. Kelkaj jam promesis el Facebook. Pradip Manandhar el Usono deziris sukceson. Samtempe venis retmesaĝoj el diversaj landoj. Estis Ursula el Germanio, Joakimo el Pollando, Jan el Ĉeĥio ka. Salla el Finlando eĉ sendis bondezirojn per teksto de portebla telefono.

Post tiom multe da preparado venis ĉirkaŭ 34 gesamideanoj de Nepalo. Mi opinias ke tio estas granda kolekto de geesperantistoj, kie okazas Zamenhoftago kun ses amikoj.

Estis Baikuntha, Triratna kaj Nutanananda el malnova flanko. Estis Narendra kaj Nabin Lal el estraro de NEspA. Ankaŭ estis Subas, Hareram, Nara Bahadur, Tulsi kaj aliaj. Ankaŭ estis Prakash, el Klubo Esperantista de patan, kiun mi fondis en 1993. Dipendra, kiu estis unu el dondinto de NEapA ankaŭ venis el Usono antaŭ kelkaj tagoj. Simile venis Asta kun kiu mi laboris tiam.

Ni matene iris la la kuvenejo, purigis ĝin, aranĝis 50 seĝojn, podiomon por kvin personoj. Pendis du afiŝojn, ekpoziicis fotojn pri nia agado, ekpoziciis Esperanto librojn kaj insignojn el kolekto de Razen. Kankaŭ metis libron "Vojaĝo al Muktinath" por vendi. Starigis apartajn tablojn por aliĝo kaj teumo.

Anil Ratna Tuladhar, la EKKo-prezidanto, estis la kunvenestro. Baikuntha, Nutananada kaj Triratna estis sidigitaj; Shree ne povis veni pro familia festo.

La gastoj sidiĝis kaj prezidanto bonvenigis la gastojn kaj rakontis iomete pri la klubo. Poste mi klarigis pri la kurso, kursofina programo, pri la fondiĝo de la klubo, ĝia santendaro, niaj Esperanto-vojaĝoj kaj, partorepreno en NEspA. Razen ankaŭ klarigis pri niaj estontaj programoj.

Poste S-ro Baikuntha Man Maskey malkovris la organon de la klubo "Katmando". la 8-paĝa organo nun havas informojn pri gixaj diversaj agadoj, verkitaj de la klubanoj. Razen redaktis ĝin. Ĝi estos eldonita kvarfoje en jaro kaj dissendita al diversaj landaj alsocioj kaj aliaj organizaĵoj. Samtempe ĝin oni povas akiri pre reto.

Ni petis al ĉiuj verki mallongajn rakontojn ktp por la organo kaj precipe atentigis la malnovajn samideanojn partopreni je verkado.

Ni poste petis al ĉiuj liebere doni iliajn opiniojn pri iliaj spertoj je Esperanto, la klubo kaj Esperanto-movado en Nepalo. Vic-prezidanto de NEspA S-ro Narendra Raj Bhattarai, eksprezidanto de NEspA Subas Gautam, amiko de Nepala Esperanto-movado Philip Pierce kaj fondintoj de NEspA : Dipendra Kumar Piya kaj Asta Bahadur Shakya parolis.

Dume ni disdonis al partoprenantoj informilon pri Esperanto, la organon "Katmando" kaj belan ŝlosilringo kun la emblembo de EKKo.

En lia vico, Subas, subite parolis akre kaj diris ke oni devas ne malfermi novajn Esperanto-klubojn. Li precipe ne volis toleri ĉar EKKo havis nur Nevarojn (la indiĝenoj de Katmando-valo) kiel membroj. Li rekte diris ke ni kolektis nur nevarojn por fari la klubon. Li eĉ akuzis ke ni agas por konstrui propran nevaran ŝtaton en Katmando!

Tuj poste, Navin Lal ankaŭ diris ke oni ne devas pensi tiel kaj aliaj homoj ne devas kompreni la aferon tiel ĉar li volis miskomprenigi homojn pri la fondiĝo de la klubo.

Poste venis Philip kiu diris ke ni esperantistoj ne devas havi samajn opiniojn en la tuta mondo. Li diris, "Ni estas samideanoj sed ne samopinianoj. Do, tiaj diferencoj restas kaj tio ne gravas se ni ĉiu havas saman celon".

Narendra Bhattarai ankaŭ deziris ke oni devas esti certa pri la pozicio de la asocio kaj la klubo kaj diris ke la du organizaĵoj devas kunlabori.

Dipendra memoris liajn tagojn kiam li laboris por la fondiĝo de NEspA kaj diris ke ekzisto de multaj kluboj en aliaj lando estas ordinara. Asta diris ke oni devas labori por la klubo por ĝui Esperanton.

Kio estas la profito de la oranizado? Ni povis vidi kiuj estas kiom serioza pri Esperanto. Jen ni starigis nian pozicion en la etoso de nepala Esperanto-movado. Ni multe esperas ke ni okazigos tian programon ĉiujare.

Monday, January 11, 2010

Bonvenon al EKKo-Kunveno 2010




Estimataj,
Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo) okazigos la "EKKo-Kunveno 2010"n por internsangxi bondezirojn okaze de nova jaro 2010 kaj ankaux renkonti novajn kaj malnovajn geesperantitsojn. Vi estas invitita de niaj koroj. Bonvolu akceptu gxin kiel nia persona invito, se vi malsukcesus ricevi ilin kun viaj nomoj. Ni multe provis sed neeblis renkonti cxiujn. Bonvenon.