Tuesday, December 22, 2009

Novajxo pri santendaro aperis en Esperanto



La estimata revuo de Universala Esperanto-Asocio "Espernto" donis spacon por la raporto pri la santendaro kiun nia klubo okazigis en Balanbu la oktobron.

Ni dankas al la revuo, kaj la redaktoro por tiu granda kuragxigo.

Tuesday, December 15, 2009

Felicxan Zamenhoftagon!



Ni hodiaŭ celebris la naskiĝtagon de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto. Estas lia 150a naskiĝtago, fakte, en Katmando.

Por tio, ni, la membroj de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), matene iris al Suajambhu, la montento apud Katmando, kie troviĝas sanktejo "stupao" budhisma.

Ni estis ses : Mi, Anil, Navindra, Kailash, Rina kaj Sharmila. Unu el niaj membroj estas eksterlande nuntempe. Ni bruligis butelampojn omaĝe al la Budho kaj preĝis ke nia laboro por Esperanto-movado estus fukcesa dum venonta jaro. Ni tiel celebris la 150an naskiĝtagon de Zamenhofo.

La sanktejo estas nun renoviganta. Kaj ĝi estas unu el la zonoj kiuj farigas Katmandon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Homoj kredas ke tiu ĉi sanktejo estis kreita antaŭ miloj da jaroj, antaŭ ol al kreo de Katmando-Valo. Tiam, la valo estis granda lago kaj estis la monteto sur kie floris lotuso de la Budho.

Ni samtempe decidis ke hodiaŭ (la 15a de decembro) estu ankaŭ naskiĝtago de EKKo.

Poste ni promesis la sanktejon kun la verda standardo kaj fine fotis sin. Kolumboj flugis kiam ni promenis ĉirkaŭe.

Aperis reklamo de EKKo pri la naskiĝtago de Zamenhofo en la loka ĵurnalo "Sandhya Times" hodiaŭ.


Kaj, vespere, ni celebros la tagon ĉe la oficejo de NEspA.

Sunday, December 6, 2009

Membroj de EKKo aligxis al Nepala Esperanto-Asocio


La membroj de EKKo partoprenis en la jara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio. Estis 38 partoprenantoj. La kunveno okazis en la tejo-vendejo de Kanya School.

La gxenerala sekretario prezentis lian raporton kaj la kasistro prezentis lian raporton. Ili diskutis pri KAEM-ano el Nepalo. NEspA volas okazigi Azian Kongreson en Nepalo en 2012

La membroj de EKKo pagis jarkotizon al NEspA kaj ili igixs membroj. Ni poste ricevos niajn membro-kartojn.

Oni donis al ni teon kaj ni cixuj estis fotitaj kune.

Poste EKKanoj vizitis al la programo de aperigo de posxtmarko kun portraito de artisto Tej Bahadur Chitrakar