Tuesday, December 15, 2009

Felicxan Zamenhoftagon!



Ni hodiaŭ celebris la naskiĝtagon de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto. Estas lia 150a naskiĝtago, fakte, en Katmando.

Por tio, ni, la membroj de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), matene iris al Suajambhu, la montento apud Katmando, kie troviĝas sanktejo "stupao" budhisma.

Ni estis ses : Mi, Anil, Navindra, Kailash, Rina kaj Sharmila. Unu el niaj membroj estas eksterlande nuntempe. Ni bruligis butelampojn omaĝe al la Budho kaj preĝis ke nia laboro por Esperanto-movado estus fukcesa dum venonta jaro. Ni tiel celebris la 150an naskiĝtagon de Zamenhofo.

La sanktejo estas nun renoviganta. Kaj ĝi estas unu el la zonoj kiuj farigas Katmandon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Homoj kredas ke tiu ĉi sanktejo estis kreita antaŭ miloj da jaroj, antaŭ ol al kreo de Katmando-Valo. Tiam, la valo estis granda lago kaj estis la monteto sur kie floris lotuso de la Budho.

Ni samtempe decidis ke hodiaŭ (la 15a de decembro) estu ankaŭ naskiĝtago de EKKo.

Poste ni promesis la sanktejon kun la verda standardo kaj fine fotis sin. Kolumboj flugis kiam ni promenis ĉirkaŭe.

Aperis reklamo de EKKo pri la naskiĝtago de Zamenhofo en la loka ĵurnalo "Sandhya Times" hodiaŭ.


Kaj, vespere, ni celebros la tagon ĉe la oficejo de NEspA.

3 comments:

  1. Saluton!
    Ankaux mi deziras viajn sukcesojn en la tuta kampo!

    ReplyDelete
  2. Koran dankon.
    Mi atendas viajn plurajn vizitojn, sugestojn kaj helpojn.

    ReplyDelete
  3. Gratulon por la fondo de via klubo, en tiu speciala tago, la 15 an de decembro.
    Ursula

    ReplyDelete