Tuesday, January 19, 2010

Fotoj pri EKKo-Kunveno 2010



Monday, January 18, 2010

Okazis EKKo-Kunveno 2010

EKKo-Kunveno 2010
Estis nia granda revo okazigi kunvenon por la tuta aro de geesperantistoj de Nepalo. Ekde fondiĝo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), ni revis pri tio. Ni volis vidi kiom granda estas nia verda societo en Katmando. Ni volis sidigi tiujn kiuj lernis Esperanton de Tibor Sikelj (antaŭ 50 jaroj) kaj tiuj kiuj lernis ĝin nur antaŭ kvar monatoj ĉe la sama tablo.

Unue ni kolektis monon, el niaj propraj poŝoj; ni ne volis peti donacojn al eksterklubanoj por tio. Unue ni kalkulis pri la estontaj gastoj. Ni havis nomojn kaj retadresojn aŭ telefonnumerojn de ĉirkaŭ 60 homoj kaj ni esperis ke ni povos kolekti almenaŭ 50 homojn. Bonege. Estis sezono de geediziĝceremonio kaj do estis malfacila trovi lokon. Finfine ni trovis kunvenejon kiu nomiĝas "Green Party Palace", ĉe Jamal, je la centro de Katmando. Estis luksa kaj do multe kosta, laŭ nia nivelo. Teman plaĉis al ni ĉar ĝi portins la verdan nomon.

Unue ni intencis regali niajn per tagmanĝo kaj poste ni decidis ke ni nur donos al ili teon kaj kukaĵojn ĉifoje. Jen, ni printigis unu grandan afiŝon por pendi tra la strato kaj du grandajn afiŝojn por meti en la kunveno-halo. Kaj ni ankaŭ printigis 100 invitkartojn. Ni iomete volis oficialigi la eventon. Tio ne estis kutima en nepala estoso kie oni devas partopreni eĉ en naciaj kongresoj de NEspA laŭ mallongaj retmesaĝoj senditaj nur antaŭ tri tagoj de la evento. Ni skribis nomojn de pli ol 50 homoj kaj komencis disdoni ilin.

Unue, ni planis viziti al la NEspA Oficejo kaj peti nomliston kaj adreson de NEspAnoj. Estis planita viziti tien la sabaton antaŭan kaj vizitonte ni sciis ke tio ne eblos ĉar dum tiu tago, okazos edziniĝfesto de Miranda kaj ĉiuj NEspAnoj anstataŭe iris al la templo. Ni donis invitkartojn al kelkaj ĉe la templo. Ni finfine trovis Baraton kiu promesis ke li venos al la asocio la lundon por helpi per tio. Sed li poste diris ke li ne povos tion fari ĉar li devis lasi Katmandon (tiom urge!). Do, per la informon ĉe www.razeno.net, ni telefonadis al ĉiuj kaj petis ĝustan hejmo-adreson. Multaj estis nur nomoj, kelkaj troviĝis sed diris ke ili ne havas intereson pri Esperanto, kelkaj jam vivas en aliaj landoj. Kaj nur kelkaj homoj diris kie ili ekzakte povas troviĝi. Do, ni kuris al iliaj hejmoj, oficejoj. Kelkaj homoj laboris kune kaj do estis facila lasi la katrojn tie.

Okazis tiel. Cetere, nia intereso estis venigi malnovajn geesperantistojn kiuj lernis el Tibor aŭ Simo, laŭ mi estis "veteranojn". Ni sukcesi kontakti al Shree, Baikuntha, Nutananda, Triratna. Intertempe ni aŭdis pri Universala Asocio pri Frateco, kiu celas disvastigi Esperanton tutmende. Estis Uday Mojan kiu zorgas pri nepalaj aferoj.

Poste ni dissendis invitkarton per retleteroj al ĉiuj kiuj havis retadreson, estis ĉirkaŭ 50. Samtempe ni anoncis pri nia evento en "Facebook" kaj Monda Kalendaro. Kelkaj jam promesis el Facebook. Pradip Manandhar el Usono deziris sukceson. Samtempe venis retmesaĝoj el diversaj landoj. Estis Ursula el Germanio, Joakimo el Pollando, Jan el Ĉeĥio ka. Salla el Finlando eĉ sendis bondezirojn per teksto de portebla telefono.

Post tiom multe da preparado venis ĉirkaŭ 34 gesamideanoj de Nepalo. Mi opinias ke tio estas granda kolekto de geesperantistoj, kie okazas Zamenhoftago kun ses amikoj.

Estis Baikuntha, Triratna kaj Nutanananda el malnova flanko. Estis Narendra kaj Nabin Lal el estraro de NEspA. Ankaŭ estis Subas, Hareram, Nara Bahadur, Tulsi kaj aliaj. Ankaŭ estis Prakash, el Klubo Esperantista de patan, kiun mi fondis en 1993. Dipendra, kiu estis unu el dondinto de NEapA ankaŭ venis el Usono antaŭ kelkaj tagoj. Simile venis Asta kun kiu mi laboris tiam.

Ni matene iris la la kuvenejo, purigis ĝin, aranĝis 50 seĝojn, podiomon por kvin personoj. Pendis du afiŝojn, ekpoziicis fotojn pri nia agado, ekpoziciis Esperanto librojn kaj insignojn el kolekto de Razen. Kankaŭ metis libron "Vojaĝo al Muktinath" por vendi. Starigis apartajn tablojn por aliĝo kaj teumo.

Anil Ratna Tuladhar, la EKKo-prezidanto, estis la kunvenestro. Baikuntha, Nutananada kaj Triratna estis sidigitaj; Shree ne povis veni pro familia festo.

La gastoj sidiĝis kaj prezidanto bonvenigis la gastojn kaj rakontis iomete pri la klubo. Poste mi klarigis pri la kurso, kursofina programo, pri la fondiĝo de la klubo, ĝia santendaro, niaj Esperanto-vojaĝoj kaj, partorepreno en NEspA. Razen ankaŭ klarigis pri niaj estontaj programoj.

Poste S-ro Baikuntha Man Maskey malkovris la organon de la klubo "Katmando". la 8-paĝa organo nun havas informojn pri gixaj diversaj agadoj, verkitaj de la klubanoj. Razen redaktis ĝin. Ĝi estos eldonita kvarfoje en jaro kaj dissendita al diversaj landaj alsocioj kaj aliaj organizaĵoj. Samtempe ĝin oni povas akiri pre reto.

Ni petis al ĉiuj verki mallongajn rakontojn ktp por la organo kaj precipe atentigis la malnovajn samideanojn partopreni je verkado.

Ni poste petis al ĉiuj liebere doni iliajn opiniojn pri iliaj spertoj je Esperanto, la klubo kaj Esperanto-movado en Nepalo. Vic-prezidanto de NEspA S-ro Narendra Raj Bhattarai, eksprezidanto de NEspA Subas Gautam, amiko de Nepala Esperanto-movado Philip Pierce kaj fondintoj de NEspA : Dipendra Kumar Piya kaj Asta Bahadur Shakya parolis.

Dume ni disdonis al partoprenantoj informilon pri Esperanto, la organon "Katmando" kaj belan ŝlosilringo kun la emblembo de EKKo.

En lia vico, Subas, subite parolis akre kaj diris ke oni devas ne malfermi novajn Esperanto-klubojn. Li precipe ne volis toleri ĉar EKKo havis nur Nevarojn (la indiĝenoj de Katmando-valo) kiel membroj. Li rekte diris ke ni kolektis nur nevarojn por fari la klubon. Li eĉ akuzis ke ni agas por konstrui propran nevaran ŝtaton en Katmando!

Tuj poste, Navin Lal ankaŭ diris ke oni ne devas pensi tiel kaj aliaj homoj ne devas kompreni la aferon tiel ĉar li volis miskomprenigi homojn pri la fondiĝo de la klubo.

Poste venis Philip kiu diris ke ni esperantistoj ne devas havi samajn opiniojn en la tuta mondo. Li diris, "Ni estas samideanoj sed ne samopinianoj. Do, tiaj diferencoj restas kaj tio ne gravas se ni ĉiu havas saman celon".

Narendra Bhattarai ankaŭ deziris ke oni devas esti certa pri la pozicio de la asocio kaj la klubo kaj diris ke la du organizaĵoj devas kunlabori.

Dipendra memoris liajn tagojn kiam li laboris por la fondiĝo de NEspA kaj diris ke ekzisto de multaj kluboj en aliaj lando estas ordinara. Asta diris ke oni devas labori por la klubo por ĝui Esperanton.

Kio estas la profito de la oranizado? Ni povis vidi kiuj estas kiom serioza pri Esperanto. Jen ni starigis nian pozicion en la etoso de nepala Esperanto-movado. Ni multe esperas ke ni okazigos tian programon ĉiujare.

Monday, January 11, 2010

Bonvenon al EKKo-Kunveno 2010




Estimataj,
Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo) okazigos la "EKKo-Kunveno 2010"n por internsangxi bondezirojn okaze de nova jaro 2010 kaj ankaux renkonti novajn kaj malnovajn geesperantitsojn. Vi estas invitita de niaj koroj. Bonvolu akceptu gxin kiel nia persona invito, se vi malsukcesus ricevi ilin kun viaj nomoj. Ni multe provis sed neeblis renkonti cxiujn. Bonvenon.

Thursday, January 7, 2010


Kun bedauxro ni hodiaux anoncas ke S-ro Prithi Narayan Manandhar, patro de du el niaj klubanoj Sharmaila Manandhar kaj Niru Manandhar, porpasis.

Mi kondolencas kun sxiaj familianoj kaj pregxas ke li restu en paco. Mi multe esperas ke li, ie ajn li estas nun, donos dauxran kuragxon al liaj du bonkoraj filinoj energion por plu labori por la internacia lingvo.

La bildon monrtras la reklamon la klubo publikigis en loka jxurnalo en loka lingvo.