Friday, April 30, 2010

Serio de santendaro en Katmando finiĝis



Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo) parte okazigis la sa serion de santendaroj kiu okazis en kvin diversaj vilaĝoj ĉirkaŭ Katmando finiĝis hodiaŭ, la 29an de aprilo, 2010. La programo finiĝis post fonidiĝo de Buddha's Light International Associaton - Young Adult Division (BLIA-YAD) ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu.
EKKo loke organizis la eventon. La membroj vizitadis al la vilagxoj por arangxi lokojn, volutulojn kaj gvidis la grupojn de voluntulojn por prepari la tendarejojn. Cxi foje, EKKo mem ne kolektis donacojn kaj ne pagis monon por la elspezoj sed gxi zorgis pri acxetaj aferoj, transportaoj kaj tiel plu. La klubo do tiel farigxis fiera parto de la internacia evento, farita por disvastigo de Budhismo. Tia manere, la klubanoj povis lerni kiel bone oni gxin oranizas.
Parolande dum la finprogramo, honorinda Bonzo Hui Xian, la ĉefo de Fo Guang Shan Delhi Buddhist Centre, diris ke la organizintoj estas tre feliĉa havi la ŝancon veni en Nepalo por servi la popolon je nomo de la Budho. "Estis nepre tre interesa sperto," li diris.
Li ankaŭ gratulis al la membroj de la nova BLIA-YAD Katmando-branĉo.
Honorinda Sukha Bhante de Pranidhipurna Mahavihar diris ke la kuracisto-teamo faris laŭdindan laboron en Nepalo, servante al popolon kiuj suferadis je diversaj malsanoj de jaroj.
Anil Ratna Tuladhar, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Katmando, diris ke la klubo-membroj estas feliĉaj havi la ŝancon esti parto de tiu santendaro kun nobla kialo.
Honorinda Rupshila Guruma dankis al la organizantoj, kuracisto-teamo kaj la voluntuloj kiuj sukcesigis la progrmon.
Honorinda Hui Xian disdonis memoraĵojn al la novaj membroj de BLIA-YAD kaj disdonis aplaŭdo-leterojn al voluntuloj kaj aliaj kontribuantoj. Je la fino okazis kultura programo, kiuj ĉefe depiktis la tradiciajn budhismajn dancojn de Katmando.
Serio de santendaroj en Balambu, Sitapaila, Khokna, Thecho and Tokha okazis de 22an ĝis 29an de april. La tendaroj kuracis malsanuloj de dentaj, virinaj, ostaj infanaj kaj ĝeneralaj sanproglemoj.
La tendaroj okazis ĉePranidhipurna Mahavihar de Balambu la 22an, April kaj 24 April; ĉeKarma Lekshy Ling Institute of Sitapaila la 23 April, ĉeJitapur Gandhakuti Vihar de Khokna la 25 April, ĉeWeluwanaram Vihar de Thecho la 26 April kaj ĉeBuddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27 April. Proksimume, 500 malsanuloj de 5 ĝis96 jaraj, el ĉirkaŭaj vilaĝoj profitiĝis per la tendaroj. Ĉiuj vilaĝoj situas ĉirkaŭ 7 aŭ12 kilometroj for de la urbocentro kaj loĝas tie ĉefe la Nevaroj.
La kvintaga santendaro komenciĝis la ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu per religiaj ceremonio la 22a de aprilo. kaj Community Health Centre, ĉe la Mahavihar, ankaŭ estis inaŭgurita dum la sama okazo.
La tendaroj estis organizitaj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, India; BLIA-YAD, Delhi, India kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. La programo estis loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo).
22 membra teamo de Tajvanaj, Ĉinaj kaj Malajziaj kuracistoj, flegistinoj kaj famacistoj kunekun ĵurnalistoj alvenis en Katmando la 21an de aprilo.

No comments:

Post a Comment